Tero, en ekonomiko, estas la koncepto kiu enhavas ĉiajn krudmaterialoj kies disponeblo estas nature fiksita (tio estas, ili ne ŝanĝas responde al varioj de ties prezo en la merkato).
En tiu aro inkludiĝas la teroj propre dirite, difinitaj de ties geografia lokigo sur la tera surfaco (koncepto kiu ekskludas la plibonigoj ŝulditaj al infrastrukturoj kaj la natura kapitalo, kiu povas esti degradita per la homa agado -faktoroj biogeografiaj, kiaj la grundo, la klimato, la hidrologio, ktp.-), la mineralaj kuŝejoj de la subgrundo, kaj eĉ la lokoj en geostacia orbito kaj parto de la elektromagneta spektro.
En klasika ekonomiko oni konsideras la teron kiel unu de la tri produktofaktoroj, dum la aliaj du estus la kapitalo kaj la laboro; la pagado deriva de la posedrajto aŭ la kontrolo de la tero (aŭ de la krudmaterialoj en ĝi inkluditaj) estas kutime nomita rento aŭ pli precize tero-rento.
La tero, partikulare la minejaj kuŝejoj kaj la kampoj aŭ geografiaj lokoj de speciala valoro por ties uzado por agrikulturo (plugebla tero), brutobredado aŭ forstado (nome unuaranga sektoro kiu identigas ĉefe la ruran pejzaĝon); estis historie tialo de ĉia tipo de konfliktoj ĉu sociaj, politikaj aŭ militaj.